Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Mi rigardas tra fenestro...

Mi rigardas tra fenestro
al la strat',
la rigardo reve haltas
sur soldat'.
Ĉe mantelo ligna tien,
tien ĉi
digne kiel eta reĝo
marŝas li.

Ankaŭ min ja ravis tia
promenad',
ankaŭ mi mem estis tia
kamarad',
mi briligis ĉe flav-nigra
parapet'
mian klingon de potenca
bajonet'.

Mi ŝvitegis sub bovida
glora led',
ĉarmis pompa soldatŝuo
sur pied',
mi kriegas teruregajn
"Halt, wer da!"
kaj purigis kazernkorton
per bala'.

Ho, heroa kariero,
perla viv'!
Hont'! mi finis pri ĉi gloro
kaj edif':
de la kap' la kverkokronon
metis for,
la pafilon, balailon
ĵetis for.

Nu, sed min ja punis Dio,
punis tro,
ĉar mi ĉesis vivi vivon
de hero'.
Jen, mi iĝis nur poeto,
kia fal'!
Tie mi jam estus eble
kaporal'.